Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

27 fevereiro 2006

Soneto de Fis'o

 
SONETO DE FIŜO
 
Estas mi fiŝo en la akvario
de mia amatino... Mia koro
bobelas en la akvo pro adoro
kaj vive pluas tia fantazio.
 
Bobelas fiŝo, kaj sufiĉas tio,
ke bobelado estas ne furoro;
estas ĝi mia ama dimensio,
la silenta invito al amoro.
 
Jen kodita mesaĝo pli valoras,
elegante funkcias, metaforas,
konkeras la konsenton de la inoj.
 
Ĉu akvario? Fiŝo?... Ho, leganto,
komprenu kion diras Esperanto
sub vualo subtila, sen difinoj.
 
Gramado (RS), 24/Feb/2006
Jorge das Neves * Georgo das Neves
 
Rimarko: Kvankam mi naskiĝis je la signo FIŜOJ,
decidis (interkonsente kun Muzo) pasigi datrevenon kaj tutan karnavalon ne apudmare, sed denove sur la ĉarma gaŭca montaro. Nur post la cindra merkredo ni marborde ekforlasos la montarajn urbetojn per Bumerango (nia motora hejmo). Tiam ni (re)vizitos la belajn strandojn de Rio Grande, Sankta Katarina,
Parana´ kaj San-Paŭlo, preskaŭ 2 mil kilometrojn de tie-ĉi ĝis “nia”  neforgesinda Kopakabana, en Rio de Ĵanejro.

0 Comentários:

Postar um comentário

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial