Poemas POEMARO de JORGE DAS NEVES

* Jorge das Neves e seus poemas * Georgo das Neves POEMARO Idiomas ORIGINALMENTE utilizados PORTUGUÊS e ESPERANTO

27 fevereiro 2006

Soneto de Fis'o

 
SONETO DE FIŜO
 
Estas mi fiŝo en la akvario
de mia amatino... Mia koro
bobelas en la akvo pro adoro
kaj vive pluas tia fantazio.
 
Bobelas fiŝo, kaj sufiĉas tio,
ke bobelado estas ne furoro;
estas ĝi mia ama dimensio,
la silenta invito al amoro.
 
Jen kodita mesaĝo pli valoras,
elegante funkcias, metaforas,
konkeras la konsenton de la inoj.
 
Ĉu akvario? Fiŝo?... Ho, leganto,
komprenu kion diras Esperanto
sub vualo subtila, sen difinoj.
 
Gramado (RS), 24/Feb/2006
Jorge das Neves * Georgo das Neves
 
Rimarko: Kvankam mi naskiĝis je la signo FIŜOJ,
decidis (interkonsente kun Muzo) pasigi datrevenon kaj tutan karnavalon ne apudmare, sed denove sur la ĉarma gaŭca montaro. Nur post la cindra merkredo ni marborde ekforlasos la montarajn urbetojn per Bumerango (nia motora hejmo). Tiam ni (re)vizitos la belajn strandojn de Rio Grande, Sankta Katarina,
Parana´ kaj San-Paŭlo, preskaŭ 2 mil kilometrojn de tie-ĉi ĝis “nia”  neforgesinda Kopakabana, en Rio de Ĵanejro.

Soneto Datrevena

Gekaraj miaj,
Jen hodiaŭ,  la 25an de Februaro mi fariĝas 74-jarulo, aŭ pli korekte, 47-a
jara!!!
Someras en Brazilo, tamen  en la kampadejo tie-ĉi en Gramado kvazaŭ vintras.
Tuj matene (parodie al Roberto Karlos) mi denove kantetis refrenon de mia
versio:
 
“ Ja volas mi ke vi (Só quero que você
ne vintru dum somero (me aqueça nesse inverno
Esperanto venkas sur la Tero!.” (e que tudo mais vá pr´o inferno!)
Ne volas mi paroli pri “infero”...
 
Kiam mi kantas la version, kun tiu modifita refrano,
kaj miakore kaj miamense, aŭtomate nuliĝas la stulteco
flanke de tiuj, kiuj vortas, ke “Esperanto mortis aŭ ne funkcias”.
 
Gekaraj miaj, ne suferu pro la paroloj kontraŭ nia ekumena idiomo.
Kantu, kantu, kantu kaj preĝu rekte en Esperanto, almenaŭ tuj post ellitiĝo.
“ Agordu la bruston
ho, mia fratar’!”
Baldaŭ komenciĝos  k a r na v a l o.
Estu ĝoja eĉ se ĝi ne plaĉas al vi.
Kun elkora saluto, ĝis relego aŭ ĝis revido.
 
Kun danko al ĉiuj, kiuj jam memorfestis
(skribe aŭ pertelefone) pri mia "glora dato".
 
 
SONETO DATREVENA
 
Jam naŭas kaj duonas... en ĝardeno
emerito ne pensas pri laboro.
Matenas kaj agrablas la promeno
sen horloĝo, montriloj de la horo.
 
Jen naskiĝas soneto kiel beno.
Nova poemo ekas kiel floro
kaj ka blanka koloro de jasmeno
kompletigas felic´on en la koro.
 
Datrevenas Georgo, la poeto.
Lin salutes kolibra pirueto
kaj lin kisas la muzo, l' amatino.
 
Ho, Georgo, en vi pluas infano!
Vi havas eternecon ĉe la mano,
restu tia, sen horo, sen rutino…
 
Gramado (RS), 25/Feb/2006
Jorge das Neves * Georgo das Neves
 
 

Felic'o kun Saporo

FELIĈO  KUN  SAPORO
 
Tiaj kisoj - feliĉo kun saporo -
dolĉigas niajn lipojn, kaj rideto
malfermas ĉiujn pordojn al Amoro
komence de kompleta alfabeto.
 
La dormoĉambro... Ne okazis dormo
pro enlita la fajro ĝis mateno.
Per TV anoncita ia ŝtormo
: nenion ni perceptis en l´ edeno...
 
Havas ni nian propran firmamenton,
kun la planedoj kaj konstelacioj
dum la korpoj pluĝuas la talenton
de multaj plej profundaj emocioj.
 
Efektiviĝas revoj, amdeziroj,
kaj ni posedas lumon de l´ aŭroro,
el ĝardeno kareson de zefiroj...
Ha, la kisoj, feliĉo kun saporo!
 
13/Feb/2006 > Flores da Kunja (RS)*
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta@infolink.com.br
 
* Flores da Cunha (portugallingve)
ĉiujare fabrikas  milionojn da litroj de vino.
Pro ĝia italdevena komenco ĝi estis nomata Nova Trento.
Poste, pro politikaj aferoj, ĝi ricevis aktualan nomon .
Kurioze, tiu montara urbo estas konata